menu

Des hommes contre la prostitution
et pour l'égalité

—————————————————————————————————–

DEUTSCH – ENGLISH – ESPAÑOL – ESPERANTO – FRANCAIS – ITALIANOPOLSKI
PORTUGUÊS – SUOMI – SVENSKРУССКИЙ – БЪЛГАРСКИ ЕЗИК – 中文العربية

—————————————————————————————————–

La reto “Zeromacho*” prezentas

“NI NE ALBORDELOS”

Viroj diras “NE” al prostituo

 

Ĉu prostituado estas “homa rajto”? Ĉu estas ia “libereco por virinoj”?

Ĉu necesa malbono por kontentigi virajn “nereteneblajn urĝaĵojn”?

NE! Sufiĉe! Ĉesu tiu propagandaĉo!

 

Ni, subskribantoj de tiu ĉi manifesto, viroj ĉiuaĝaj, ĉiuoriginaj kaj ĉiustatusaj, rifuzas travivi nian seksumadon per komercaj interŝanĝoj. Por ni, seksumado estas antaŭ ĉio homa rilato, travivata en situacio de egaleco kaj respekto al aliulo,  al ties libereco kaj deziro.

Ni invitas vin agadi kun ni kaj publike deklari

PROSTITUADO: NE POR NI!

NE PRAVIGU TION UTILIGANTE NIAN NOMON!

 

◊ NE al tiu mizermerkato, kiu pelas la plej malriĉajn kaj vundeblajn homojn ludoni sian buŝon aŭ vaginon!

◊ NE al la viraĉisma kulturo, kiu utiligas seksumadon por superregi kaj humiligi!

◊ NE al bordeloj, inkluzive tiujn kun ŝtataj permesoj, kie virinoj estas submetataj kaj ekspluatataj far prostituistoj, kaj enfermataj por servi virojn!

 

JES al seksa libereco! JES al disdivitaj deziro kaj plezuro!

 

“Libera sin prostitui,” tiu argumento estas gurdata. Sed kiu “elektas” havi nedeziratan seksumadon kun nekonatoj plurfoje ĉiutage?

Kiu estas libera en prostituado? Kiu elektas? Kiu plezurigas sin sen zorgi pri la alia homo? respondo: nur tiu, kiu havas monpotencon.

La libereco postulata de prostituataj personoj estas iluzia, ĉar ĝi estas trudata de prostituistoj, de drogo kaj de perfortaĵoj.

Ĉiujare, la prostitua sistemo detruas la vivojn de milionoj da novaj viktimoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, ofte inter la plej malriĉaj homoj.

Ĉiu homo povas firmigi siajn rajtojn,

sen nei la rajtojn de aliuloj,
kaj akcepti sian situacion sen superregi aliajn homojn.

*La reto nomata “Zeromacho” celas ĉesigi viraĉismon.

En apliko de la principo de egaleco inter virino kaj viro,

ni postulas, ke la ŝtatpotencoj

◊ Ĉesu puni prostituatajn homojn; ellaboru sociajn, edukajn kaj sanitarajn programojn, kaj ankaŭ proponu alternativojn al prostituado, por efektivigi la rajton ne esti prostituata.

◊ Subpremu prostituismon ĉesigante ĉian troindulgon rilate al ĉiuj ĝiaj diversaj formoj (stratprostituado, bordeloj, masaĝsalonoj, gastdrinkejoj, akompanaj servoj, retejoj, reklamiloj ktp)

◊ Starigu aŭ plifortigu, jam en elementaj lernejoj, neseksan edukadon pri sekseco kaj pri interhomaj rilatoj, instruante respekton al aliuloj, inkluzivante ties liberecon, elektojn kaj dezirojn.

◊ Starigu kontraŭ “klientoj-prostituantoj” gradiĝantajn punojn, kiel en Svedujo, kie tiu politiko pruvis sian efikecon.

Rifuzu nomi tiujn virojn “klientoj,” kaj rekonu, ke ili fakte estas  prostituantoj.

Pagi por aliro al la plej privataj korpopartoj de homo, kiu sentas nenian deziron, havas nenion komunan kun komerca kontrakto bazita sur libereco kaj egaleco. En tiaj cirkonstancoj, libereco estas iluzio kaj egaleco estas ofendita.

 

Ni kune konstruu mondon, en kiu neniu elpensos aĉeti aliron al korpo de aliulo,

kaj en kiu seksplezuroj estos ligitaj nek al mono nek al perforto!

 

Tiu mondo eblas, kaj ĝia konstruo jam komenciĝis.

En 1999, post duonjarcento da egaleca edukado en lernejoj, Svedujo fariĝis la unua lando, kiu punis aĉeton de “seksaj servoj” far prostituantoj – sen puni la prostituatajn homojn. En 2009, Norvegujo kaj Islando la samon decidis. Kelkaj dekoj da homoj estis kondamnitaj al monpunoj, kaj la ŝtatoj provizas helpon al prostituitaj homoj por ke ili preparu kaj konstruu alian estontecon por si.

Tiu progresema politiko pruvis sian efikecon:

— la prostituaj retoj deturniĝis de tiuj lokoj, kiuj fariĝis malpli profitodonaj.

— la infanoj lernas, ke oni ne aĉetas aliulan korpon.

Male, en Germanujo kaj Nederlando, kie la bordeloj estas laŭleĝaj, la knaboj kreskas sciante, ke la virinoj estos je ilia dispono. En tiaj kondiĉoj, kiel tiuj knaboj povas rekoni knabinojn kiel siajn egalulojn?

Ni kredas, ke la skandinava modelo, grava paŝo al vera humaneco kaj demokrateco, simbolas la esperon de mondo sen prostituado.

Kian Eŭropon ni konstruos?

En kia mondo ni vivos?

 

Por subskribi tiun manifeston, bonvolu klaki ĉi tien 

ATENTU : SUBSKRIBU NUR SE VI ESTAS VIRO


print